Canal du Nivernais
La Canal du Nivernais (en Esperanto eble "Kanalo de Nievro") estas kanalo en Francio.
La kanalo troviĝas en la departemento Nièvre kaj ligas la riveron Seine kun la rivero Loire. Ĝi estas 174 km longa kaj havas entute 110 kluzojn.
Sur la flanko de la Yonne ĝi ekas en la urbo Auxerre. Per 78 kluzojn ĝi supreniras 165 metrojn alten. La vertotenejo estas 260 m super marnivelo. Tie estas la lageto de Baye
Sur la flanko de la valo de la Loire estas 32 kluzoj por 74 m da alteco. Je la findo apud Decize komencas la Canal latéral à la Loire, kiu iras laŭlonge de la rivero al Migennes, kie ĝi renkontas kun la kanalo de Burgonjo.
Ekonomia signifo
[redakti | redakti fonton]La kanalo hodiaŭ estas senescepte utiligata de turismaj boatoj. Ĝi perdis sian ekonomian valoron post la konstruo de fervojaj linioj.
La trafiko de turismaj boatoj konsiderinde kreskis dum la lastaj jaroj. En la jaro 2003 estis 2.000 boatoj, en 2006 estis 6.000 kaj tio signifas, ke la kanalo estas pli multe uzata ol la pli fama Suda kanalo.
Krom la boatoj estas la biciklantoj, kiuj uzas la vojon apud la kanalo, kiu estis utiligata por tiri la boatojn. Ĉi tiu vojo estas ebena kaj komforta.
Historio
[redakti | redakti fonton]La ideo de kanalo kiu ligu la riverojn Seine kaj Loire ekzistis dum la epoko de Henriko la 4-a (Francio). La arbaroj ĉirkaŭ Parizo estis forhakitaj kaj la bruligonta ligno devis esti altransportata el pli kaj pli malproksimaj regionoj. Ekzemple el la vasta arbaroj de la Morvan-regiono. Sed restis ideoj ĝis la 18-a jarcento, ĉar intertempo la provizado de Parizo per hejtmaterialo iĝis severa problemo. La malvarma vintro 1782/1783 urĝe postulis solvon. Oni planis ne nur preni lignon el la parto, kiu troviĝas en la direkto de la rivero Seine, sed ankaŭ de la flanko, kiu direktas al la valo de Loire en la Bazios-regiono.
Unua laboroj okazis en la jaro 1784. La plano estis mallarĝa defluo de la aktuala pinta nivelo malsupren al la rivero Yonne. Sed baldaŭ oni konstatis, ke estus pli saĝa pligrandigi la kanalon, kiu nur servu al flosado, al vera kanalo. La reĝo Louis XIV donis la necesan krediton al la departemento. Ekestis revoj pri komercado kun la produktoj el suda Francio kaj fromaĝo el Svislando. Pro la franca revolucio la laboro stagnis ĝis la jaro 1807 kaj denove ekde 1812.
En la jaro 1822 denove komencis laboroj. Ne por realigi la antaŭajn planojn, sed por doni laboron al senlaboruloj. Intertempe la karbo komencis anstataŭigi la lignon kiel brulaĵo kaj la kanalo iĝis malgrava antaŭ la finkonstruo.
La unua boato ekis la 22-an de aprilo de Coulanges-sur-Yonne, sed nur sur parto. La finkonstruado okazis en la jaro 1843. La kanalo fakte servis ĉefe al la flosado de ligno, sed estis pli kaj pli utiligata por transporto de ŝtonoj, karbo kaj greno.